Antoine de Saint-Exupéry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Saint-Exupéry-les-Roches kaj Saint-Exupéry (Gironde).
Antoine de Saint-Exupéry
Persona informo
Antoine de Saint-Exupéry
Naskonomo Antoine Jean-Baptiste Marie Roger de Saint-Exupéry
Naskiĝo 29-an de junio 1900 (1900-06-29)
en 2-a Arondismento de Liono, Rhône
Morto 31-an de julio 1944 (1944-07-31) (44-jaraĝa)
en île de Riou
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per aviadila akcidento vd
Religio katolikismo vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Saint-Louis • Villa St. Jean International School • Notre Dame de Mongré High School vd
Subskribo Antoine de Saint-Exupéry
Familio
Dinastio Thanos and his familly vd
Patro Jean Marc de Saint-Exupéry vd
Patrino Marie de Saint-Exupéry vd
Gefratoj Marie-Madeleine de Saint Exupéry • Simone de Saint-Exupéry vd
Edz(in)o Consuelo de Saint Exupéry vd
Profesio
Okupo piloto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • verkistoĵurnalistoilustristofilozofo vd
Laborkampo beletro • kreiva kaj profesia verkado • aviado vd
Aktiva dum 1926–1944 vd
Verkado
Verkoj Nokta Flugo ❦
La Eta Princo ❦
Southern Mail ❦
Tero de Homoj ❦
Letter to a hostage ❦
Flight to Arras ❦
Citadelle vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antoine DE SAINT-EXUPÉRY [antŭan de sent-ekzuperi], naskiĝis la 29-an de junio 1900, mortis la 31-an de julio 1944) estas franca mondfama aviadisto kaj verkisto.

Saint-Exupéry naskiĝis en Liono (Lyon). Li unue flugis en 1912; de tiam lia pasio pri aviadiloj neniam malaperis. Post militservo en franca aerarmeo 192123, li laboris en flugpoŝto kie li partoprenis en la evoluigo de aeraj ligiloj inter Eŭropo kaj Sud-Ameriko. Poste li revenis al Francio kiel provpiloto, ĝis la Dua Mondmilito. Li servis kiel piloto de skoltaviadilo en franca armeo en 1939 ĝis 1940.

Post la Nazia okupado de Francio, Saint Exupéry alvenis en Usono kaj denove komencis servon en libera Franca aerarmeo kiel Majoro en 1942, ĝis sia morto dum misio, kiu okazis ĉe la mediteranea bordo, la 31-an de julio 1944. Pecoj de lia aviadilo estis retrovitaj proksime de Marsejlo en 2000 kaj klare identigitaj la 7-an de aprilo 2004 danke al serinumero.

Dum sia tuta kariero li verkis multajn artikolojn por ĵurnaloj kaj romanojn.

Li estas unu el la plej konataj francaj verkistoj danke al sukceso de sia fama verko "La Eta Princo". La Eta Princo estis tradukita en 160 lingvojn. Li ricevis la premion Femina en 1930 por "Nokta flugo (Vol de Nuit)". Li ankaŭ ricevis premion de romano el la Franca Akademio en 1938 por "Tero de la homoj (Terre des Hommes)".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1931: Vol de nuit ("Nokta Flugo"), tradukita al Esperanto, ISBN 9791196028145[1]
  1. 1939: Terre des hommes ("Tero de la homoj") esperantigis Henri Vatré Ed Iltis 1986
  2. 1942: Pilote de guerre ("Milita piloto")
  3. 1943: Le petit prince ("La Eta Princo") legeblas rete en esperanto, vidu ligilon
  4. 1948: Citadelle ("Fortikaĵo") (postmorte publikiĝis)

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Igu vian revon voru vian vivon, cele ke vivo vian revon ne voru."
  • "Li estis libera, sed senlime, ĝis ne ankoraŭ sin senti pezi sur la tero. Al li mankis tiu pezo de la homaj rilatoj, kiu malhelpas la iradon, tiuj ploroj, tiuj porĉiamaj adiaŭadoj, tiuj riproĉoj, tiuj ĝuoj, ĉio, kion homo karesas, aŭ ŝiras ĉiafoje, kiam li ekfaras geston, tiuj miloj da ligaĵoj, kiuj lin alligas al la aliuloj, kaj kiuj igas lin peza." (en Tero de la homoj)
  • Ha! la raveco de domo ne kuŝas en tio, ke tiu onin ŝirmas, aŭ onin plivarmigas, aŭ ke oni posedas ties murojn. Sed ja, ke ĝi estas lentege entavoligita tiujn stokojn da dolĉo. Ke ĝi konsistigas enfunde de l’koro tiun malhelan montblokon, el kio kiel fontoakvoj naskiĝas revoj. (en Tero de la Homoj)
  • La perfekteco estas atingita, ne plu kiam nenion aldoniĝas, sed kiam nenion foriĝas. (en Nokta flugo)[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) "Nokta flugado", UEA, 2021
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-29. Alirita 2013-11-07.